Koha home
Bonvenon al Biblioteko Ramon Molera Pedrals
Ramon Molera Pedrals (Moià 1922-1983) laboradis por esperanto dum 47 jaroj de sia vivo. Iom post iom li kunigis grandan bibliotekon de esperantaj kaj priesperantaj libroj kaj gazetoj. Tiu familia posedaĵo en vilaĝo Moià, apud Barcelona, konsistas el pli ol 4.000 volumoj kaj 2.240 titoloj de periodaĵoj, de ekzemplero de La Esperantisto, la unua gazeto eldonita en la zamenhofa lingvo ĝis nuntempaj publikigoj el la tuta mondo. Ankaŭ verkoj en aliaj planlingvoj pligrandigas la kolekton.